Magnitudo (tertremo)

Tiu ĉi artikolo temas pri la tertremoscienca uzo de la neologismo magnitudo. Pri aliaj uzoj de la termino, ekzemple en astronomio, vidu la listigon "magnitudo".

La termino magnitudo en la faka lingvaĵo de tertremoscienco estas teknika mezuraĵo por la intenseco de tertremoj. Magnitudoj difiniĝas plejparte el la amplitudoj, pli malofte ankaŭ el aliaj parametroj de seismogramoj, grafikaj bildigoj de tertremaj ondoj. Surbaze de tiuj magnitudoj evoluiĝis pluraj tertremaj skaloj, ekzemple la konata skalo de Richter. Kontraŭe al tio tamen ankaŭ estas skaloj, kiuj priskribas la senmezurile per homoj percepteblajn sekvojn de tertremoj al pejzaĝoj, vojoj, konstruaĵoj kaj vivaĵoj (ekzemple la Skalo de Mercalli).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne